Job 26

1Ijob respondis kaj diris: 2Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta! 3Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras! 4Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi? 5La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi. 6Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron. 7Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio. 8Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio. 9Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon. 10Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo. 11La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio. 12Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon. 13Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton. 14Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

Copyright information for Esperanto